↑↑↓↓←→←→ⒷⒶ Войти !bnw Сегодня Клубы

Поясните за bakfiŝo

Рекомендовали: @goren
#6IZRTJ / @proctolog / 3039 дней назад

я даже не знал про такое лол

#6IZRTJ/M7E / @goren / 3039 дней назад
наверняка перекочевало из другого языка, ничего интересного
#6IZRTJ/6TM / @anonymous / 3039 дней назад

@anonymous из какого?

#6IZRTJ/YXE / @goren --> #6IZRTJ/6TM / 3039 дней назад

Ankaú la ezoko alportas bizarajon
Lastatempe mi trovis ankoraŭ unu ekzemplon de fantazia etimologio en la romano La nokto de la ezoko (1992) de Serĝo Elgo (pseŭdonimo de la franca esperantisto Georges Lagrange (2). Jen du citajoj.
a. "Kiam mi estis dekdujara knabineto kun rigida harplekto če la dorso, kiam mi estis iu 'Backfisch', kiel diras la Germanoj, kaj vi reveme bela kaj senaplomba junulo ... (pĝ. 79).
b. "Unue mi estis nur ridinda 'Backfisch', kiel mi jam diris kaj cetere mi sciis, estas treege enamiĝinta" (pĝ. 147).
Rimarku, ke en la du citaĵoj "Backfisch" aperas kiel neasimilita germana vorto. Kio je la kadavriĝinta kapo de la ezoko estas tiu "Backfisch"? Nu, Elgo/Lagrange komplezeme glosas tiun fremdajon jene. BACKFISH: (prononcu: bakfiš) german-lingva esprimo, laŭvorte "retrofiŝo", t. e. fiŝeto, kiun oni rejetas al la maro, čar ĝi estas ankoraŭ tro malgranda. Serca esprimo por nomi tro junajn junulinojn, ankoraú ne sufiče virinajn" (pĝ. 171).
Okazis fiša fušo en tiu gloso, čar la dua silabo de la vorto ŝanĝis sian naciecon kaj aperis en la angla formo: -FISH! Efektive, la gloso demonstras sen nubo da dubo, ke Elgo/Lagrange kompetentas nek pri iĥtiologio (fiŝcienco), nek pri ortografio, nek pri etimologio.

La bakfiŝo de Raymond Schwartz
Tri jardekojn antaŭ la publikigo de la romano de Elgo/Lagrange, alia franco, Raymond Schwartz, kontribuis la vorton "bakfiŝo" al la Esperanta slango. Jen du citaĵoj el lia romano Kiel akvo de I' rivero (1963).
a. "Baldaŭ poste la servisto enkondukis ankoraú unu patrinon, kun filino ĉi-foje, knabino en la bakfišáj jaroj" (pĝ. 141 -142).
b. '"Tute simple krii en lian vizaĝon: Tri berlinaj bakfišoj deziregas vidi vin!' moketis Lotte" (pĝ. 148)
Piednote de pĝ. 142 la gloso de Schwartz klarigas, ke "bakfiŝo" ne estas fiškaptada sed kulinara termino. "Germ. Backfisch = bakfiŝo, sed ni diras, pli ĝuste, fritita fišo. La plej ofta senco de Backfisch en la germana lingvouzo estas 'plaĉaspekta fraŭlineto, ĝenerale inter 14 kaj 17 jaroj'."
Ho ve! Cu okazis krak' en la kap' de Elgo/Lagrange? Kie li fišis sian falsan etimologion de "Backfish" [tiele!]? Nur se ĝi estus angla kunmetajo - back + fish -estus eble traduki ĝin per "retrofišo".
Pruvo, ke ĝi estas germandevena, troviĝas en germanaj vortaroj, kiuj, krom la primara signifo de bakita fiŝo, aldonas ankaú la figuran sencon de "junulino", "junfraŭlino", "adoleskantino" k. s. "Bak-fišo" kiel depruntita vorto troviĝas ankaŭ en la nederlanda, norvega, sveda kaj hungara lingvoj. Estas atestajo, ke Backfisch kun la metafora senco de nematureco aperis en la germana lingvo jam en 1555.

#6IZRTJ/AH2 / @proctolog / 3039 дней назад
@goren ну вон ниже привели https://www.wordnik.com/words/backfisch
#6IZRTJ/VLW / @anonymous --> #6IZRTJ/YXE / 3039 дней назад
испеклась, рыбка
#6IZRTJ/MOO / @moskvano / 3039 дней назад
ipv6 ready BnW для ведрофона BnW на Реформале Викивач Котятки

Цоперайт © 2010-2016 @stiletto.